Uzantaj iloj

Retejaj iloj


domoarigato

Enhavtabelo

Domoarigato

TekstoHendrik LÖNNGREN
MuzikoHendrik LÖNNGREN
KantasLa Perdita Generacio (Hendjo & Anna)

Akordoj

B Em B7 Em A Em B7 Em B Em B
Strofo: ||: Em D#° Em B7 Em D#° C B :||

              Em D#° Em B7 Em Bb E/B

Refreneto: Am E7 Am E7 Am E7 Am
Am E7/G# E B7

: Am Em B7 Em Am Em B :

Teksto

ni ludas kune (ĝoja infaneco)
malantaŭ la domo (ĝuinda verdeco)
la postlerneja (cerbumintaro)
migretadas (al la arbaro)

la domoj estas liberaj
liberaj, sed ne solaj
naturon kaj sunon disponas
nia domarej’
se la domoj nun ja ariĝus
ni malinspiriĝus
domariĝe ni senliberiĝus

domoarigato (ne necesos)
domoarigato

ni ludas novan ludon (en konstruejoj)
ni suĉas rozan sukon (en kuirejoj)
homoj pluriĝas (en la najbararo)
ĉirkaŭ ni nun (igatas domaro)

la domoj nun estas pluraj
pluraj sed ne malbelaj
aeron kaj varmon disponas
nia domarej’
sed la domoj nun ja ariĝas
ni malinspiriĝas
domariĝe ni senliberiĝas

domoarigato (ne necesas)
domoarigato

ni ludas hejme (nin plaĉas komputiloj)
ekstere nun varmegas (abundas jukigiloj)
la spaco ne sufiĉis (por la homaro)
premas la arigito (de nia domaro)

la domoj nun estas solaj
solaj sed ne liberaj
betonon kaj ombron disponas
nia domarej’
jes, la domoj nun ja ariĝis
ni malinspiriĝis
domariĝe ni senliberiĝis

domoarigato (ne necesis)
domoarigato

domoarigato.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)