Esperanta teksto | Rogier Huurman kaj Gunnar FISCHER |
---|---|
Esperanta plenumo | La VIPoj |
Tipo | adapto |
Originala plenumo | Jason Crest |
Origina titolo de la kanto: “Waterloo Road”, pli konata kiel “Les Champs Élysées” de Joe Dassin.
La VIPoj preparis tiun tekston dum la Junulara E-Semajno (JES) 2014/15 en Weißwasser (Germanujo), kie ili prezentis ĝin dum la internacia vespero.
Ĝi aperis kun ekzakte sama teksto en June kaj kune, kun la strofoj kantitaj de 'Laura'.
Ho trajnkaravan' prezentita dum IJK 2022
En maten' vekiĝas ni, kuniĝas jen en la staci'.
La dorsoj plenaj je pakaĵ', granda ŝtopaĵ.
En trajno eĉ ne unu hor, ni devas jam eliri for.
Unua ŝanĝo kun sukces', ankoraŭ dek ses.
Refreno:
Ho trajnkaravan'!
Ho trajnkaravan'!
En la vintro, en somer', de frumaten' ĝis la vesper'
En eta trajno ĉien ajn per trajnkaravan'
Malalta estas la kotiz', pagu ĝin al organiz'
en eŭroj, steloj, iel ajn, kontante en trajn'.
Venas kontrolisto nun, minacas nin per alta pun'.
Biletojn havas la person' en sekva vagon'.
Refreno:
Ankoraŭ horo ĝis la cel', venis tempo por botel'.
Plenigu vin per alkohol', laŭ via vol'.
Du horoj nur da malfruiĝ', ni venas al la renkontiĝ'.
Brakumado kun la rest', preta por fest'.
Refreno:
Refreno: