Uzantaj iloj

Retejaj iloj


brilu_sur_la_cxiel

Brilu sur la ĉiel'

Originala titoloCsillagok, csillagok
MuzikoHungara popola
E-teksto 1Kálmán KALOCSAY
E-teksto 2Paŭlo BALKÁNYI
E-teksto 3Imre SZABÓ
MIDIbrilusurlacxiel.mid

Teksto

Brilu sur la ĉiel, brilu, stelo-miloj,
vojon al ĉi junul’ montru per la briloj,
Estu gvido de voj’ al ĉi juna homo,
por ke de l’ amatin’ trovu li la domon.
[Kalocsay]

versio 2.
Steletoj, steletoj, vi belege brilu
Al tiu ĉi fraŭlo vi la vojon montru
Montru vi la vojon al tiu ĉi fraŭlo,
Li ne trovas domon de la amatino.
[Balkányi]

versio 3.
Steloj, brilaj steloj, via lumo ridu,
ĉi junulon timan sur la vojo gvidu!
Sur la vojo gvidu ĉi junulon timan,
ke li trovu fine domon amatinan!
[Imre Szabó]

versio 4.
Ho, brilanta stelar-lumo de ĉielo!
Montru vojon al la junul'via helo!
Montru vojon tie al la vilaĝfino,
Li ne trovas hejmon de la amatino.

Dio, mia Dio, kara Dio mia!
Kiam estos la viv' por mi bel-libera?
Belan vivon tiam libere mi havos,
Kiam karulinon ame mi brakumos!
[Szabó Imre - Gajdos Pál]

brilu_sur_la_cxiel.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)