Uzantaj iloj

Retejaj iloj


buhxenvalda_songxo

Buĥenvalda sonoro

TekstoA. SOBOLEV
MuzikoVano Iliĉ MURADELI
E-tekstoK. GUSAV

Teksto

Homoj por minutoj ekstarante
aŭdu nun, aŭdu nun la vokon de angor':
Jen en Buĥenvaldo sonas lante
sonoril-sonor', sonoril-sonor'.
Kvazaŭ reviviĝas la pasinto,
sango bolas en la kupra sin'
kaj viktimoj ĉiuj el la cindro
relevas sin, relevas sin,
relevas sin, relevas sin,
relevas sin!

Levas sin centmiloj el forbrulo,
marŝas jen, marŝas jen en trista simfoni'
la kolonoj de multnaciuloj
turnas sin al ni, turnas sin al ni.
Ĉu vi aŭdis tondron ĉionrompan?
Ĝi ne estas ŝtorm' nek uragan'.
Trans la nigran blovon atombomban
krias ocean', ĝemas ocean'
Pacifika,
Pacifika
ĝemas ocean'…

Homoj por minuto ekstarante,
aŭdu nun, aŭdu nun la vokon de angor'
Jen el Buĥenvaldo sonas lante
sonoril-sonor', sonoril-sonor'.
Ŝvebas ĝi tra l' mond' ĉagrensonore
kaj resonas vasto de l' eter':
homoj, gardu firme kaj fervore
pacon de la ter', pacon de la ter'!
Gardu pacon,
gardu pacon,
pacon de la ter'!

buhxenvalda_songxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)