Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bum_bum_kanabis

Bum bum kanabis

KantasLa Pafklik

Teksto

(Hej, ĉu vi aŭdas tiun merdan sonon?
Bum bum en via kap' bastardo)

Sidas sur divan'
Kanabaĵon en la man'
Ridas kiel infan'
Pensante kiel ŝaman'
Tro da homoj drogas sin per ekran'
Tio certe ne bonas pli por la san'
Pacumas mi kiel indian'
Nu, ŝajnas ke malfruas Platan'
Ne fuŝiĝas mia plan'
Denove iom da mariĥuan' el Amsterdam'
Wódka mi-kaze ĉi drinku, fumo vokas soifon
Vivo sen signifo
Feka bruo en la fon'
Sonas la telefon'
Kiu aŭdacas voki
Mi estas sen energi'
Jen afero tedega
Maŝinvivo streĉega
Mi petas rajton esti pigra
Kaj momenton malviglan

Refreno:

Bum bum kanabis, bum bum kanabas

Jes, PK ne valoras pli ol hieraŭ
Nia nura kondiĉo: senpaga biero
Do, ni drinku, diboĉu ĝis la vomad'
Kaj ĝin pli for puŝu ĝis la komat'
Sufiĉas ne, ni bezonas pli da narko
Feliĉe drogo vojaĝas, same kiel Polo Marko
Fuŝas ĉiam la kontrolo: simpla rimarko
Ni prifumas tion, ĝi plibonigas nian rim-arton
Ni konsumas kaj tiel vizitas alian mondan parton
Fek, litron post litro mi malvole ekas dancpaŝon
Okulvitroj ne funkcias plu kaj do falas sur tapiŝon…
Vekiĝas mi nuda. Eble mi ne devis tro
Kie nun staras mia Levi Straŭs'?
Ĉu da bierglasoj mi levis tro?

Refreno

Bum bum kanabis, bum bum kanabas

Tekila Pafklik kun siropo fraga
Prenu kiom vi volas, kun mi estas senpaga
Kaj prefere ne pensu pri la morgaŭo
Anstataŭe fumu ĉi lumon antaŭ adiaŭo
Haltu, ne parolu tiom rapide
Ĉu vi ne aŭdas ke via voĉo sonas stride
Ho, mia amiko ĉi ie ŝajnas livida
Li stulte volis pruvi ĉu li estas solida
Tiel estas junuloj, toksikebriemuloj
Volas fumi kanabon ĝis senti klabon
En la kap' kaj iĝas straba, rampas kiel krabo
Por trovi herbon sur planko, kompatinda knabo
Fumu tiun drogon antaŭ ol vivo fumos vin
Pli bonkvalitas ol medikamentoj kontraŭ deprim'
Mi nur volas super urbaj nuboj ŝvebi
Ne zorgi pri tempo kaj al kvieteco strebi

Refreno

Bum bum kanabis, bum bum kanabas
bum_bum_kanabis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)