Uzantaj iloj

Retejaj iloj


burdo_sur_fenestro

Burdo sur fenestro

Muziko kaj esperanta tekstoMiĥail Povorin
Esperanta plenumoMiĥail Povorin

La kreon de tiu ĉi kanto inspiris vera renkontiĝo kun burdo, pri kiu temas en ĝi. La renkontiĝo okazis la 20-an de julio 2015 en Esperanto-tendaro apud Ĉeboksaro (la ĉefurbo de Ĉuvaŝio, Rusio). La kanto estas unu el pluraj kantoj de Mikaelo Povorin, dediĉitaj al etaj estaĵoj (plejparte insektoj).

Teksto

Suna vetero. Freŝa aero.
Ĝuu la vivon, foriru ĉagren’!
Gaja humoro, flora odoro
Regas en loko de nia kunven’.
Kaj la disiĝa tag’ ne baldaŭ dumas.
Sed jen, rigardu: kio tie zumas?
Grandega burdo sur fenestro umas,
Liberon trovi strebas ĝi kun pen’.

Verda herbaro, dolĉa nektaro
Tute apudas, sed mankas raci’,
Kaj la insekto sub mia spekto
Ĝene baraktas en plena nesci’
Pri tiu firma baro diafana,
Faranta ĝian penon tute vana.
Frapadas ĝi la vitron, vigla, sana,
Senhelpa, kiel fiŝo sur glaci’.

Savo proksimas, tamen mi timas
Tuŝi la burdon pro pika dolor’.
Estas danĝere! Eble prefere
Vojon memstare ĝi trovu al flor’.
Se Dio al la burdo cerbon donus,
Ĝi saĝe kaj sagace jam rezonus,
Ke flugi tra la pordo ja pli bonus,
La burdo jam delonge estus for.

Samideanoj, en niaj manoj
Estas ŝlosilo por estonta viv’.
En nia koro multas fervoro,
Bona intenco kaj pozitiv’.
En rondo diskutante ni kunsidas,
Sed en diskutoj ardaj ni ne vidas,
Ke rekta voj’ ne ĉiam pli proksimas,
Ekzistas certe ja alternativ’.

Muziknotoj

burdo_sur_fenestro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)