Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ce_la_urbo_tren

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉe la urbo Trenĉín

Rimarko: komparu kun Ĉe la supra vilaĝfino

Teksto

Ĉe la urbo Trenčín estas bela valo,
en ĝi vivas mia knabin' - najtingalo.

Mia knabineto ruĝajn vangojn havas;
ili pli ol pomoj la junulojn ravas.

Bela ruĝa pomo duone putriĝis,
de mi la knabino tute jam fremdiĝis.

Melodio

mi mi mire mi La a
re re doTi La So o
do oTi dore mifa
mi mi redo Ti La

ce_la_urbo_tren.1290913872.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 12:47 (ekstera redakto)