Muziko | BaRok' Projekto |
---|---|
Plenumo | BaRok' Projekto |
Dio de la sangaj bataloj estas Abasai´,
En la fora kaj ombra arbaro loĝas li.
Antaŭrefreno:
Feston kun la rita danco ni nun ofertas al vi,
Por pli fortigi la animojn kontraŭ nia malamik´.
Li venas kaj posedas la indiĝenon. Ravite restas ni.
Tio fortigas niajn mensojn, al batalo preparas nin.
Antaŭrefreno
Refreno:
Dion de la milito ni alvokas.
Inspiri kuraĝon vi venu al ni.
Finvenkistoj ni estos, ja ni kredas.
Ĉe ni estas Abasai´.
Kuraĝo kreskas en la vilaĝo. Estas pro Abasai´.
Lia ĉeesto al venko instigas. Ni batalos ĝis la fin´.
Refreno
Antaŭrefreno