Cent jarojn malplie

Teksto
Muziko
Pierangelo BERTOLI
E-tekstoGiuseppe CASTELLI

Origona titolo: Cent'anni di meno

Teksto

Kuŝe sur herbo kaj floroj de kampo,
perdíĝe, pluge por ontaj bonŝancoj,
kun sentoj plenaj je volo de vivo
kaj en la poŝoj esper-pozitivo,
ni al la mamoj fidadis pasie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.
Kiam virinon estigis nebulo
kaj el la lipoj ŝi roson gutigis,
kaj ŝiaj haroj je fojno odoris,
je la tagiĝo la himnoj sonoris
kaj el la buŝo disiĝis al ĉie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.
Pafila milo nuliĝis pro kiso:
ni tiam kredis je paco tutrnonda;
sufiĉis dolĉa rideta rigardo
kaj komenciĝis brakumo dancronda.
Eĉ pluvegado limiĝis grade
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.
Trans horizonto plej klara kaj hela
naskiĝis nur mateniĝoj de paco;
malsato, frosto, nigrega pan-peno,
aĉa regado de iu kreteno
en ĉielbluon fumiĝis magie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.

Blindiga lumo venis niajn okulojn
rozkoloriĝis por ni la irejo;
la profitantojn de kontraŭmoralo
kaj la murdintojn de povra ĉevalo
for de la trajno ni pelis malpie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.

Apud la bordojn de lago el pano
la tutan kreitaĵaron ni portis;
poste ni kantis kantaĵojn pri amo
kaj senvestiĝis, kaj belis, kaj fortis;
kaj ni amsatis plenkore, ebrie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.
Malsuper steloj, aŭ en la drinkejo,
postigadante la iron al lito,
ni flugis Marson aŭ Lunon kaj ĝojis
pro nura interaŭskulta profito;
je la morgaŭo ni kredis sendie
kiam ni aĝis cent jarojn malplie.

QR-Kodo
QR-Kodo Cent jarojn malplie (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net