Chu vi pretas ?!

KantasDolchamar

Teksto

Mi koncipiĝis en la fru' de la lasta jar'
kaj mi naskiĝis sur la neĝo de februar'
Estas degelinta nun la neĝo - kaj mia kor'
mi povas tiaokaze ĵeti ĝin for'
La stratojn de la urbeg' vagas kiel labrador'
en mia menso formiĝas grandioza metafor'

Mi manĝas feron kaj merdas ĉenon
la marko de la besto malkaŝas la omenon
tiel severa estas mi ke el miaj okuloj
unu rigardo rompas spegulojn
- kaj mi ne estas superstica, la venonto brilas
pluvas nun, sed baldaŭ mi jubilas
el la stratoj de Londono al ultramar
ĉu vi pretas por la veno de Dolĉamar?!

Kie mi estis… jes, piediris ie
en la asfalta ĝangalo ĉiukaze
sur la pinto de l'mondo, sub la Centra Punkto
pensante pri la kontrapunkto
sen manĝo en la ventro, sen mono en la poŝ'
iu pugulo al mi ekludas sian buŝon
Oj! Kriegis mi: flaru mian kacon
Kaj tuj lia kapo trafis la tersurfacon

Kion diable homoj fiksrigardas?
Ĉu ili pensas ke ili plibonas?
Fikiĝu, mastro, kaj vi, aferkostumulo
Jen estas auŭtentika sentaŭgulo
- kaj fiera

QR-Kodo
QR-Kodo Chu vi pretas ?! (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net