Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cirano

Cirano

TekstoF. GUCCINI / G. DATI
MuzikoG. Bigazzi
E-tekstoGiuseppe CASTELLI

Origina titolo: Cirano

Teksto

Bonvolu proksimiĝi, al mi bonvolu veni,
sinjoroj mallongnazaj: ne eblas vin elteni!
Mi povas vin mortigi kaj vian malhumilon;
en ĝin mi trafe ŝovos ĉu glavon ĉu skribilon.
Bonvolu proksimiĝi: vi indas nur je moko,
poetoj senutilaj de nia merdepoko,
aĉuloj sinvivtenaj per versoj sen efiko:
ne mankas mon' kaj gloro, sed mankas la fortiko.

Do ĝuu la sukceson dum via tag' prospera,
ĉe spektantar' dresita kaj tute ne danĝera;
kaj flugu eksterlanden por fuĝi de l' impostoj
kun via rid' lertula, filistroj ĝis la ostoj…
Kaj mi, mi estas nura kadet' el Gaskonio,
sed malŝategas homojn sen am' kaj fantazio;
tre for de la batalo por mon' kaj pov' mi kuŝas,
kaj cele de l' licenco mi senpardone tuŝas.
Mi senpardone, senpardone tuŝas.

Kaj vi, politikistoj, bonvolu proksimiĝi,
vi, novaj ĉefrolantoj kapablaj tre prestiĝi,
alvenu sakportistoj, flatistoj, duonuloj
kaj teleĵurnalistoj, falsistoj sen skrupuloj,
vi, kiuj el ajnismo sukcesis fari arton:
kuraĝu, liberistoj, malkovru vian karton,
ne timu elĉerpiĝon de la voĉdon-viando
en tiu ĉi benita absurda Bela Lando!
Kaj mi prifekas ĉion, eĉ mian propran dramon:
mi ŝatas malŝatiĝi kaj amas la malamon;
malam' al la ruzuloj en mi de longe puŝas,
kaj cele de l' licenco mi senpardone tuŝas.
Mi senpardone, senpardone tuŝas.

Kelkfoje, dum mi solas kun monstra nazo mia
alvenas mi je l' kvara kaj ĝi jam je la tria,
foriras la kokro kaj restas la memoro:
“Am-revi mi ne rajtas”, mi pensas kun doloro.
Mi ne kalkulis kiom da inoj ĉe mi pasis:
ĉu kulpas la destino, ĉu mi, ni nin forlasis;
kaj se tro forte pezas sur mi ĉiama solo,
mi min enŝlosas hejme kaj verkas por konsolo.
Sed sentas mi interne, ke estas granda amo;
mi amas tute pure, sed min bruligas flamo;
Roksana tro malsamas, tro plenas je gracio:
mi provos ekparoli al ŝi per poezio.

Alvenu malplenuloj, sufiĉas jam pri tio,
vi, pastroj, vi, vendistoj de vivo-iluzio:
se vere via Dio ekzistas en senfin',
rigardu vian koron: vi jam perfidis lin.
Kaj vi, fanatikuloj de la materiismo,
tutcertaj ke ni solas en tiu ĉi abismo,
gustumu viajn glanojn kaj serĉu sur la tero
la veron, kiel porkoj: mi flugas tra l' aero.
Reiru hejmen, nanoj vivantaj senpasie:
gigantojn mi bezonus, foriru de ĉi tie;
per viaj antaŭjuĝoj kaj dogmoj mi ne fuŝas,
kaj cele de l' licenco mi senpardone tuŝas.
Mi senpardone, senpardone tuŝas.

Mi tuŝas malamikojn per nazo kaj per glavo,
sed nun mi ne plu trovas la vojon al la savo;
mi ne kapitulacos al la malbon': mi certas
ke vi min povas savi, kaj tion mi asertas,
ke devas esti loko, ĉiele aŭ surtere,
por vivi en la justo, por vivi sensufere!
Ne ridu pri ĉi tio, tro akrus tia puno:
mi estas kiel ombro, vi estas kiel suno.
Sed certe vi ne ridas, dolĉega sinjorin',
kaj nun sub via domo mi ne plu kaŝas min.
Ne estis senutila por mi sufero tia;
subsktibas mi, Cirano, kaj estos ĉiam via…

cirano.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)