Ĉiuj ni amegas Usonon

TekstoTomas Q Nilsson
MuzikoTomas Q Nilsson
EsperantigoAstrid Jansson/Torun Jansson/Magnus Lindén
KantasLa Perdita Generacio

search?q=3102010.cdd61291&btnI=lucky
vive kaj multlingve dum Arkones 2008

(1) Riĉaj homoj estas feliĉaj
(2) tiaj veroj ‘stas televideblaj
(1) paradiz’ estas en Beverly Hills
(2) tien min venigas Levis-ĝins’

(1+2) Ĉiuj ni amegas Usonon!
nia revo estas havi McDonalds
en nia propra vilaĝet’
tiam usoniĝos Eriksdal
mi fariĝos Britney Spears morgaŭ
benita per la ora usonec’

(1) Belaj famaj homoj indas pli
(2) kiu volas malriĉulojn vidi?!
(1) ĉio valora malprofunda estas
(2) kompreneble ĝi aĉeteblas

(1+2) Ĉiuj ni amegas Usonon!
nia revo estas havi McDonalds
en nia propra vilaĝet’
tiam usoniĝos Eriksdal
mi fariĝos Britney Spears morgaŭ
benita per la ora usonec’

(1+2) Ĉiuj ni amegas Usonon!
Usonon!
nia revo estas havi McDonalds
en nia propra vilaĝet’
tiam usoniĝos Eriksdal,
Eriksdal,
mi fariĝos Britney Spears morgaŭ
benita per la ora usonec’

(1+2) Ĉiuj ni amegas Usonon!
Usonon!
nia revo estas havi McDonalds
en nia propra vilaĝet’
tiam usoniĝos Eriksdal,
Eriksdal,
mi fariĝos Britney Spears morgaŭ
benita per la ora usonec’

  • ciuj_ni_amegas_usonon.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:02
  • (ekstera redakto)