Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cseh-kursa_finkanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Cseh-kursa finkanto

Muzikomelodio de: Jylland mellem tvende Have
Esperanta tekstoS. K. Nielsen
Tiponova teksto

Teksto

Venis nun printempo varma,
kaj la vintro iris for.
La printempo estas ĉarma,
plialtiĝas la humor'.
Kantas birdoj en aer',
Floroj floras —
floroj floras
sur la ter'.

Dum la vintro kun fervoro
energie studis vi;
verda estas nun la koro
via, tion kredas mi.
Tre, tre multe lernis vi,
sed vi povas —
sed vi povas
lerni pli.

Pri la hundo kaj la kato
— jen unue lernis vi,
filo kaj filin' kaj frato,
patro kaj la famili',
kamarado kaj amik',
laboristo,
laboristo
en fabrik'.

Ankaŭ pri la vorto „amas”
lernis vi kun grandhumor',
viaj verdaj koroj flamas
nun lumanta kiel flor'.
Belajn florojn ŝatas ŝi,
sed fraŭlinon —
sed fraŭlinon
amas li,

„La hispana etiketo”
estas interesa, ĉar
se la bildo aŭ portreto
plaĉas tre al la gastar',
tuj ĝi prenas de la mur'
belajn bildojn —
belajn bildojn
kun plezur'.

Jes, vi dum la vintro studis
Esperanton kun plezur',
vi parolis, kantis, ludis,
sed en Esperanto nur,
Kaj nun estas anoj vi
de la verda —
de la verda
famili',

Ni tre kore vin gratulas
pro la bona rezultat';
nun en viaj koroj brulas
Esperanto, la ŝatat'.
Kaj „Bonvenon” diras ni
al la verda —
al la verda
kompani'.

cseh-kursa_finkanto.1366460056.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)