Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxar_estas_flandro_mi

Ĉar estas flandro mi

TekstoL. LAMBRECHTS
Muzikos-ino MATHIJSSENS
E-tekstoMartha VERVLOET

Teksto

Kial ne fremdan flatas mi?
Kial „Van Maerlant” ŝatas mi,
Kaj mia estas lia kri’? —
Ĉar estas flandro mi!

Kial resonas en la dom’
De l’propra lingvo nur la ton’,
Ne logas fremda melodi’? —
Ĉar estas flandro mi!

Kial mi pensas kun dolor’
Pri la pasinta flandra glor’?
Kial esperas mi je Di’? —
Ĉar estas flandro mi!

Kial la bona Flandroland’
Vivadas en anim’ kaj kant’,
En mia spir’ kaj poezi’? —
Ĉar estas flandro mi!

cxar_estas_flandro_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)