Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxarma_estas_blucxiel

Ĉarma estas blu-ĉiel'

MuzikoThomas Laub
TekstoN. F. S. Grundtvig
E-tekstoHans Amund Rosbach
E-teksto 2Olaf Nielsen
Origina titoloDejlig er den himmel blå
MIDIcxarma_estas_la_cxiel.mid

Teksto

Ĉarma estas blu-ĉiel',
jen, rigardu al la bel',
kie la stelaro ora
funkas, brilas, ridas,
loĝas nin for de la ter'.

Ho, infanoj, venu vi,
por etuloj kantos mi
pri belega, brila stelo
sur la blua nokt-ĉielo.
Apartenas ĝi al vi.

Estis en kristnaskmalhel',
fora lumis ĉiu stel',
sed subita ekapero
montris jen al nia tero
stelon brilan kiel sun'.

Fore, en la Orient'
saĝa viro kun atent'
rigardadis la ĉielon,
kaj ekvidis tiun stelon,
ĝojis tiam lia kor'.

Tiu stelo brilis nun
kiel eta stelo-sun
kaj profetis pri la filo
reĝo tute sen similo
naskiĝonta sur la ter'.

Tial nun ekĝojis li,
ĉar li ekmemoris pri
la malnova profetdiro,
kaj rigardis nun kun miro
tiun signon de la Di'.

Al palaco de la reĝ'
iris li kun pia preĝ',
Kaj la reĝo ĝoje aŭdis
kaj saĝulon li eklaŭdis
pro sciigo pri la stel'.

Ili tuj el orient'
iris nun al okcident'
por ekserĉi tiun reĝon,
lin adori, doni preĝon;
kaj kun ili iris princ'.

Gvidis Hin nun la stel'
al Jerusalem', la cel',
estis tie reĝa trono,
kie sidis reĝ' kun krono
- tamen ne la infanet'.

Stelo iris kun rapid',
kaj aperis al la vid'
Betlehem kun siaj homoj,
super unu el la domoj
haltis nun la brila stel.

Kun feliĉo en la kor'
ili iris kun ador',
ĉar en tiu kabaneto
kuŝis reĝa infaneto
en la sino de patrin'.

Ree trovis la saĝul'
en infana la okul'
tiun stelon, kiu gvidis,
ĉar en la okulo vidis
ili ĝian brilon nun.

Tion tuj komprenis li:
tio estas Fil' de Di'.
Li oferis dolĉodoron,
kaj li montris la honoron:
ĝoje ĵetis sin al ter'.

Nun, infanoj, certe vi
faros kiel tiuj tri:
klinas vin por tiu reĝo
kun la bona, pia preĝo:
Gvidu nin al paradiz'.

Nun rigardu al ĉiel',
tie brilas ora stel',
sed la Stelon vi ne povas
vidi nun, ĉar ĝin vi trovas
super trono de. Jesu'.

Ĉar l' infano en kaban'
sidas nun ĉeˇ Dia man';
estas nun la reĝ' de tero,
sidas super ĉiu sfero,
anĝelaro servas Lin.

Tamen, se vi sur genu'
preĝas nun al Krist Jesu',
en ĉie!', kun ĝoj' en koro
Li aŭskultas al adoro;
tial klinu vin, infan'.

La saĝulojn gvidis stel'
al la reĝo de ĉiel'.
Ankaŭ vin ĝi gvidi povas,
kaj se vi la stelon trovas,
iros vi al Jesu' Krist'.

Tiun stelon havas vi,
kaj ĝi gvidas vin al ni'.
Vi ĝin trovas en la Vorto
kiu de naskiĝ' ĝis morto
gvidas nin sur vivovoj'.

El: Cent Himnoj, 1966, n-ro 17.

Teksto 2

Ĉarma estas la ĉiel'

El: Dansk Esperanto-Blad, 12/1968.

Ĉarma estas la ĉiel',
stelo brilas apud stel'.
De la bluo ili lumas,
jen ridetas, jen manumas
por venigi nin al si.

Iam venis nur brilet'
en kristfesta nokto, sed
tiam klare tre heligis
stelo, kiu sin vidigis,
ĉion, kvazaŭ eta sun'.

Malproksime al okul'
de maljuna stelvidul'
tuj aperis tiu helo
inter steloj de la stelo.
Ege ĝi ĝojigis lin.

Ĉar memoris tiu vir'
de malnova onidir',
ke signifas la heliĝo
la okazon de naskiĝo
de unika reĝa id'.

Tri saĝuloj migris tuj
en la mondon, de patruj'
por la novan reĝon trovi
kaj por lin adori povi
kiu do naskiĝis jen.

- trovis lin en Bethlehem,
en la hejm' de David mem,
ne sur trono de reĝino,
ĉar sur sin' malriĉulino
ame balancetis lin.

La saĝulojn gvidis jen
stel' al Jesu' Krista ben'.
Ankaŭ nin stelega gvidas;
se ni sekvas ĝin, ni vidas
vojon al Jesuo Krist'.

Tiu brila stelo de
la ĉiel' misgvidas ne,
ĉar ĝi estas Vorto Dia,
kaj por ni al vojo lia
brilas ĝi kun gvida lum'.

Origina teksto

Dejlig er den himmel blå

Dejlig er den himmel blå,
lyst det er at se derpå,
hvor de gyldne stjerner blinke,
hvor de smile, hvor de vinke
os fra jorden op til sig.

Det var midt i julenat,
hver en stjerne glimted mat,
men med ét der blev at skue
én så klar på himlens bue
som en lille stjernesol.

Langt herfra, i østerland
stod en gammel stjernemand,
så fra tårnet vist på himlen,
så det lys i stjernevrimlen,
blev i sind så barneglad.

Når den stjerne lys og blid
sig lod se ved midnatstid,
var det sagn fra gamle dage,
at en konge uden mage
skulle fødes på vor jord.

Klare stjerne hasted frem,
ledte dem til Betlehem.
Over hytten lav og lille
stod så pludselig den stille,
strålede så lyst og mildt.

Glade udi sjæl og sind
ginge de i hytten ind,
der var ingen kongetrone,
der kun sad en fattig kone,
vugged barnet i sit skød.

Stjernen ledte vise mænd
til nyfødte konge hen.
I har og en sådan stjerne,
og når I den følger gerne,
kommer I til Jesus vist.

Denne stjerne lys og mild,
som kan aldrig lede vild,
er hans guddomsord det klare,
som han os lod åbenbare
til at lyse for vor fod.

cxarma_estas_blucxiel.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)