Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxasado_de_hximero

Ĉasado de ĥimero

Teksto

Mi malvenkis en milito
Dolorblanka mia kolor'
Landon rabas sen hezito
Ili moke pri dolor'

Pulo ŝvela pro glorsento
Laŭ mi estas parizan'
Tra la historia vento
Kion diros okcitan'?

Kiel lingva bastiono
Restas nur okdel-jarul'
De memoro eĉ ne ono
Forrabatas nia junul'

Nun kapbatoj kontraŭ pordon
Kapbatintoj en hospital'
Glasoj plenaj ĝis la bordo
Kiel ĉap' la sankta gral'

Por ĉasado de ĥimero
Ne utilas elektra ŝok'
Kiel aĉo de la tero
Sango, fajro en mia vok'.

cxasado_de_hximero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)