Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxaskorno

Ĉaskorno

Esperanta tekstoJ. ZIERMANS
Tipotraduko

Teksto

Tra la montar',
Kaj en arbar'
/: Sonadas kornblovad'. :/
Kun forta vok'
Al ĉiu lok'
/: Resonas trumpetad'. :/

Koloron pli
Odoron ĝi
/: Havigas al natur'. :/
Kaj riveret'
Al la trumpet'
/: Respondas per murmur'. :/

Per trankvilec'
Kaj vivgajec'
/: Pro tiu melodi'. :/
Pleniĝas kor';
Ĉagren', dolor',
/: Nun iras for de mi. :/

cxaskorno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)