Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_kafotablo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉe Kafotablo

TekstoW.Liebig
MuzikoA.Gvozdirev

Teksto

Venu nun, samideanoj,
Regu harmoni'.
Plenkreskuloj kaj infanoj,
Kolektiĝu ni.

Ĉirkaŭante tablon
Montru la kapablon
Manĝi, trinki kaj konvinki
Korojn sen ebri'.

Jam delonge en la koro
Malsategis ni.
Al la bela festa horo
Celis, batis ĝi.

Bona estas kafo,
Akvo en karafo,
Teo varma estas ĉarma,
Ĉu konsentas vi?

Sed plej grava, ĉefa parto -
Cel' de nia kor',
Tamen estas la bonfarto
De la san-labor'.

Por la nia granda,
Granda Esperanto.
Vivu, vivu Esperanto,
Vivu en la kor'!

cxe_kafotablo.1174643748.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)