Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_la_luna_lumo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉe la luna lumo…

Esperanta tekstoGaston Waringien
Tipotraduko

(17a jarcento, Parizo)
El «Dektri malnovaj francaj kanzonoj» en traduko de G. Waringhien.
(Tiu arieto, improvizita de Lulli, enscenigis personojn de la Itala Komedio; Pieroto kaj Arlekeno).

Teksto

Ĉe la luna lumo,
Lasu, Pierot',
Ke per via plumo
Skribu mi por not'.
For kandelo mia,
Plu ne brulas flam'
Min enlasu vi ja
Pro la Dia am'!

Ĉe la luna lumo
Diris Pierot':
— Mi sen skriboplumo
Kuŝas en dorlot'.
Nian najbarinon
Iru peti tuj,
Ĉar ŝi la fajrilon
Batas ĉe l'fajruj'.

Ĉe la lumo luna
Iris Arleken'
Al la bela bruna,
Ŝi respondas jen:
— Kiu frapas tie?
Kaj rediras li:
— Min enlasu pie
Pro la Ama Di'!

Ĉe la luna lumo
Oni en malhel'
Serĉas pri la plumo,
Serĉas pri kandel'.
Kion oni trovis,
Restis en nesci',
Sed la pordon ŝovis
Ili ja post si!

cxe_la_luna_lumo.1446642161.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)