Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_la_vezero

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

cxe_la_vezero [04.11.2015 13:58]
cxe_la_vezero [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Ĉe la Vezero ======
 +
 +^Teksto|[[wpde>​Franz_von_Dingelstedt|Franz Freiherr von Dingelstedt]]|
 +^Muziko|[[wpde>​Gustav Pressel]]|
 +^E-teksto|[[:​wiki/​user/​manfredo0000|Manfred Retzlaff]], 20.06.1989|
 +^E-teksto 2|W. H. Funk|
 +^E-teksto 3|K. JOST|
 +^Origina titolo|Hier hab' ich so manches liebe Mal|
 +^MIDI|{{muziko:​weserlied_gustav_pressel.mid}}|
 +
 +Laŭ la origina germanalingva teksto "​Weserlied"​.
 +[[wpeo>​Weser|Vezero]] estas rivero cxe germana urbo [[wpeo>​Hameln]].
 +
 +===== Teksto =====
 +{{ muziknotoj:​weserlied.jpg?​400|Notoj kun germanlingva originalo}}
 +
 +Kun mia liuto tie ĉi
 +Multfoje surmonte mi sidis,
 +Min mem kaj la mondon forgesis mi,
 +Dum tiun ĉi valon mi vidis((aŭ: Kun  mia liuto tie ĉi
 +Multfoje mi estas sidinta,
 +Envalen vidante estas mi
 +La mondon kaj min forgesinta.)).
 +
 +Kaj plena estis de hela bril’
 +Kaj gaja sonor’ la aero,
 +Bruadis malsupre la akvobaril’,​
 +Briletis la ond’ de l’ Vezero.
 +
 +Flustradis kvazaŭ defore tra l’ 
 +Arbaro de l’ am’ melodioj,​((aux:​ Arbaro amkant-melodioj,​))
 +Kaj el la aperta grundo de l’ val’
 +Salutis min sonĝaj vizioj.
 +
 +Kaj plena estis da hela bril’
 +Kaj gaja sonor’ la aero,
 +Bruadis malsupre la akvobaril’,​
 +Briletis la ond’ de l’ rivero.
 +
 +Denove mi sidas nun tie ĉi,
 +La kantojn malnovajn mi penas
 +Reaŭdi, sed vane aŭskultas mi,
 +La sonĝoj jam ne plu revenas.((aux:​ La songxoj ne plu revenas.))
 +
 +La dolĉaj bildoj forestas jam
 +Sub morna ĉielo premata!
 +Adiaŭ, adiaŭ, vi sonĝoj de l’ am’!
 +Adiaŭ, vi tempo beata!
 +
 +===== Teksto 2 =====
 +
 +**Cxe la Weser**
 +
 +
 +Jam ofte sidadis mi tie cxi
 +Kun mia liuto, kantante;
 +En valon profunden rigardis mi,
 +Pri mond', pri mi mem forgesante.
 +>Kaj sonis muziko majeste en rond',
 +Kaj super mi lumis lazuro;
 +Malsupre argxente brilegis la ond'
 +De l’ Weser kun brua murmuro. —
 +
 +Kaj kiel el busxo de amatin'​
 +Tra l’arboj sonetis kantajoj;
 +El fundo de l’valo salutis min
 +Plej belaj, plej cxarmaj revajxoj.
 +>Kaj sonis muziko majeste en rond',
 +Kaj super mi lumis lazuro;
 +Malsupre argxente brilegis la ond'
 +De l’Weser kun brua murmuro. —
 +
 +Denove mi sidas nun tie cxi,
 +Sopiron en koro mi tenas;
 +Auxdigxas ne plu la melodi',​
 +La revoj neniam revenas.
 +>La bildoj, la belaj, nun estas for, —
 +Cxielo sen luma ornamo…
 +Adiaux, beltempo, iama trezor',​
 +Adiaux, ho revoj de l’amo!
 +
 +
 +===== Teksto 3 =====
 +
 +**Apud la Weser**
 +
 +Cxi tie mi sidis kun mia liut',
 +Pri mi kaj la mond' forgesanta,
 +Malsupre en val' auxdigxis salut'
 +De l' Weser-ondaro fluanta.
 +
 +Cxirkauxis min tiam gaja sonad'
 +Kaj super mi klara cxielo.
 +El fundo de l' valo de kaskad'​
 +Vidigxis sxauxmanta la helo.
 +
 +Simile al kanto plenega je am'
 +Flustradis arbaro proksima
 +Kaj dolcxe mi revis pro la cxarm'
 +De l' valo tiel intima.
 +
 +Denove mi sidas cxiloke en val'
 +Gxuante pri gxia beleco,
 +Sed pasis, ho ve', la ideal',​
 +De l' mia estinta juneco.
 +
 +Ho karaj bildoj, vi estas for.
 +Cxielo, vi estas korprema.
 +Ho, kien vi flugis, felicxa hor'?
 +Kaj kien, ho revo amema?
 +
 +
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +* www.poezio.net - hejmpagxo de Manfred Retzlaff
 +* http://​ingeb.org/​Lieder/​hierhabi.html - originala germana teksto kaj MIDI
 +
 +{{tag>​kanto litero_cx germana notoj midi}}