Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | franca popolkanto |
---|---|
E-teksto | Ludwig Schödl |
MIDI | cxe_luna_lumo.mid |
Vidu lunan lumon, kara Petro, vi,
Pruntu al mi plumon, devas skribi mi.
Mia kandel' mortas, fajro en kamen',
penson mi kunportas, lasu veni min!
Ĉe la luna lumo Petro diris jam:
Al mi mnnkas plumo, al mi mankas flam'.
Sed la najbarino nun ne estas for,
ĉe glaso da vino ardas ŝia kor'.
Ĉe la luna brilo brave frapis li.
Pordon de l'barilo mem malfermis ŝi.
Luna brilo pasis, fajro en kamen',
sed li nur forlasis ŝin je la maten'.