Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_vi_min_forprenu

Ĉe vi min forprenu

TekstoÉric IVAN
KantasKarol KRIGELSZTAJN «JoMo»

Teksto

Ĉe vi min forprenu,
tie bonfartos mi.
Ĉe vi min forprenu,
tie vin vartos mi.

Ĉe mi, mi fremdulas,
vagadas mi sen cel'.
Tie ĉi mi nulas,
ĉiamas vintrovel'.

Rekantaĵo:

Ĉe vi varmas sun',
kaj arĝentas lun'.
Neniam estas
nek ĉina sindrom',
nek deviga kondom',
nek senespera hom'.
Ĉe vi min forprenu,
tie bonfartos mi.
Ĉe vi min forprenu,
tie vin vartos mi.

Sen perfidi fraton,
sen povo, sen la mon',
vi fantomos straton,
do ĝis la tomboŝton'.

Rekantaĵo

cxe_vi_min_forprenu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)