Ĉesu jam la dolĉaj revoj

MuzikoE. Windeballe
Esperanta tekstoTeo Jung

Teksto

Ĉesu jam la dolĉaj revoj,
dorlotata iluzi'!
Estas tempo nun de devoj,
de batalo kaj defi'.
Kvindek jarojn ni parolas
pri la venk’ de l’ ideal';
sed se ni la venkon volas:
Venkon donas nur batal'!”

Venkon donas ne senago
aŭ nur pia la dezir',
atentado tag' post tago
en sopiro kaj delir'.
Nek la blufo aŭ sinblovo,
fanfaron' — malplena knar';
Venkon donas vigla movo,
freŝa ag', kuraĝa far'.

Ne ĝin donas la envio,
disputado, malkonkord',
egoisma ambicio,
fia, kalumnia vort',
Venkon donas kunlaboro
solidara, en fidel' —
man' en mano, kor' kun koro:
Unu volo, unu cel'!

Kial kontraŭ propran rondon
la armilojn levas vi,
dum ke tutan vastan mondon
konkeradi devas vi?
Kial viajn proprajn fratojn
trafi per insida pik'?
Ja prefere ŝparu batojn
por la vera malamik'!

Nova tago, nova sento
jam krepuskas, urĝas hor'!
Ekkonsciu pri l’ momento!
Al komuna nun labor'!
Ĉu vi aŭdas la fanfaron?
Vin atingas la signal'?
Vokas trans la ter' kaj maron
ĝia voĉo el metal’.

Kaj el ĉiuj teranguloj
alrapidas la arme'
de l’ fervoraj bataluloj
por sublima la ide'.
Flirtas jam ĉe l’ horizonto
stelstandardoj mil kaj mil:
Marŝas jen la Verda Fronto
en novtemp-matena bril'.

Marŝas firme, fortanime,
sen ekhalto, sen ŝancel',
marŝas brave kaj sentime
al la radianta cel'.
Ankaŭ vin la Verda Fronto
vokas, envicigu vin!
La homaro de l’ estonto
danke rememoros nin.

QR-Kodo
QR-Kodo Ĉesu jam la dolĉaj revoj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net