Ĉi-nokte sonĝis mi

AŭtoroE. McCurdy
MIDIcxi_nokte_songxis_mi.mid

Ĉi-nokte sonĝon sonĝis mi.
Ho! ke ĝi estu ver';
ke regas ne milito plu,
sed paco nur sur ter’.
Pri konferenco sonĝis mi,
ŝtatestra grandkunven'.
Konfirmis dokumenton ĝi
per la subskribo jen.

Ne plu ekzistas militist’,
ne plu la armilar'.
Nun ĉiu estu pacifist'
pro l'bono de 1'homar'.
Kaj sur la stratoj ĝoja kri'
eksonas ĉie nun;
por tuthomara famili'
nun ĉie brilas sun’.

Ĉi-nokte sonĝon sonĝis mi.
Ho! ke ĝi estu ver';
ke regas ne milito plu,
sed paco nur sur ter’.
Ĉi-nokte sonĝon sonĝis mi.
Ho! ke ĝi estu ver’;
ke regas ne milito plu,
sed paco nur sur ter’.

  • cxi-nokte_songxis_mi.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:57
  • (ekstera redakto)