Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxi_tion_eblas_legadi

Ĉi tion eblas legadi (Read all about it)

MuzikoEmeli SANDÉ
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoĈi tion eblas legadi (Read all about it)
Tipotraduko / adapto
Originala plenumoEmeli SANDÉ
Originala tekstoEmeli SANDÉ

Teksto

Vi povas vorte ŝanĝi l’ mondon
Ne fermitu tial via buŝ’
Ne pasu via viv’ silenteme
Por ne erari per parol’
Se al neniu vi ĝin aŭdigos
Kiel lerneblos via kanzon’?
Nun kuraĝu do, nun kuraĝu do.

Vian voĉon lasu simple rori
Vi malprave dresas vin
Vidu, ni ne vere egalas
Sed disigas nin neni’
Via lumo ombron ĉiam dissolvas
Ĝi ne brilu je duon’
Kuraĝu, kuraĝu do.

Refreno


Jen kroma kant’, jen nova kri’
Ĝis kiam eliros ajna vort’ el mia kor’
Ĉion ajn vi skribu sur papero
Pritimas mi nenion
Ĉi tion eblas legadi
Ili rajtas legadi

Oh oh… oh oh…

Ni vekas nokte l’ najbararon
Per nia esperiga kant’
Ja ne gravas kiu vi estas
Tute samas nia valor’
Se la ver’ malpermesitas,
La regulojn rompu ni.
Kuraĝu do, nun kuraĝu do.

Jen televid’ kaj jen radio
Ludas kanton nian refoje
Baldaŭ venos nova elsendo
Disvastiĝos nia parol’
Ne estas kialo por timegi
Mi ja restos apud vi
Kuraĝu, kuraĝu do.

Refreno


Jen kroma kant’, jen nova kri’
Ĝis kiam eliros ajna vort’ el mia kor’
Ĉion ajn vi skribu sur papero
Pritimas mi nenion
Ĉi tion eblas legadi
Ili rajtas legadi

Oh oh… oh oh…

Ĉiu homo fakte belegas kaj splendas.
Pro kio ni kredas, ke io timendas?
Finfine ni jen malkovras nian voĉon
Min helpu kanti, kaptu la okazon.

Ĉiu homo fakte belegas kaj splendas.
Pro kio ni kredas, ke io timendas?
Finfine ni jen malkovras nian voĉon
Min helpu kanti, kaptu la okazon.

Refreno


Jen kroma kant’, jen nova kri’
Ĝis kiam eliros ajna vort’ el mia kor’
Ĉion ajn vi skribu sur papero
Pritimas mi nenion
Ĉi tion eblas legadi
Ili rajtas legadi

Oh oh…

Refreno


Jen kroma kant’, jen nova kri’
Ĝis kiam eliros ajna vort’ el mia kor’
Ĉion ajn vi skribu sur papero
Pritimas mi nenion
Ĉi tion eblas legadi
Ili rajtas legadi

Oh oh…

cxi_tion_eblas_legadi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)