Ĉi tiun vojon

MuzikoYamada-Kôsaku
TekstoKitahara-Hakasyû
E-tekstoMatuba-Kikunobu
Origina titoloKono miti
MIDIcxi_tiun_vojon.mid

Teksto

Ĉi tiun vojon mi certe iris iam.
Ho jes, mi nun rememoras:
jen vidu, kiel tiam,
la akacioj floras.

Monteton tiun mi certe vidis iam.
Ho jes, mi nun rememoras:
jen blanka tur’ horloĝa,
mi bone ĝin rekonas.

Ĉi tiun vojon mi certe iris iam.
Ho jes, mi nun rememoras:
kun panjo en kaleŝo
mi pasis, mi memoras.

Vidita estas nubpeco tiu ankaŭ.
Ho jes, mi nun rememoras:
Jen sampoze tie
kratagoj pende staras.

QR-Kodo
QR-Kodo Ĉi tiun vojon (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net