Ĉielen atingas la graco de Di'

MuzikoJ.P.E. Hartmann
TekstoBernhard Severin Ingemann
E-tekstoIda Christensen
E-teksto 2H. E. Jensen
Origina titoloTil himlene rækker din Miskundhed, Gud!
MIDIcxielen_atingas_graco.mid

Teksto

Ĉielen atingas la graco de Di'
kaj Lia fidel' ĝis la nuboj.
La manon sian etendas ja Li
ĝis nun super valoj kaj urboj.

Atingas zeniton la amo de Di',
la fundon de l' mar' Lia juĝo.
Al savo gvidas animojn nur Vi,
ĉe Vi estas nia rifuĝo.

La graco de Dio - ho, kia trezor'
al homoj vivantaj sur tero!
La amflugiloj de Lia favor'
nin ŝirmas de ĉia danĝero.

Soifa anim' refreŝiĝas per Di',
tremantan kolombon Vi savas.
La font' de l' vivo troviĝas ĉe Vi.
En lum' Via lumon ni havas.

El: Jen la Kanto de l'vojaĝ', 1970 , n-ro 48.

Teksto 2

Atingas la nubojn fidelo de vi

Atingas la nubojn fidelo de vi
kaj al la ĉiel' via graco,
jen justa gard' via mano, ho Di'
por hom' en kaban' aŭ palaco.

Ĉiela profund' via amo, ho Di'
kaj saĝo de vi kiel maro.
Vi aŭdas ĉiam por savo de ni
suspiron de l'kreitaĵaro.

Trezoro al ni via graco, ho Di',
vi restas en hejm' de homfilo;
ni en malhel' fidas amon de vi
nin kaŝas sub ĝia flugilo.

Viviĝas en vi malsatulo sur mont',
tremantan kolombon vi savas;
en vi sin trovas l'eterna vivfont',
en vi nian lumon ni havas.

El: Monataj Informoj, Silkeborg, n-ro 1, jan. 1949, 6-a jareldono.

QR-Kodo
QR-Kodo Ĉielen atingas la graco de Di' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net