Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxipa_bilet

Ĉipa bilet

Teksto\MuzikoA. Ivaŝĉenko kaj G. Vasiljev
E-TekstoPaŭlo MOĴAJEV (Mevo)

Teksto

Ne, ni ne ploras, vanas ploroj -
Dolĉas ja l' viva vermut'.
Ĉiuj sukcesoj kaj doloroj
Estas nur partoj de l' tut'.

Ĉipa bilet',
Mez-klasa vagon',
Kroma kupon'
Por nemanĝebla kotlet'…
Vivo en hast', en agoni',
Dum la vivo bolis sen ni.

Tra babilado kaj tra rido
Vagis ni blinde sen gvid'.
Kaŝis teneron per timido,
Sed ne kaŝeblis l' timid'.

Kaj ĉiu mov'
Ne estis nur lud'>
Ĉiu alud'
Nin gvidis rekte al nov'!
Randoj de l' lip', brova lini',
Dum la vivo bolis sen ni.

Eĉ se ni ploras, do nur ĝoje -
Pro tre facila konstat':
Se l' viv' irintus alivoje
Nin ne kolektus la fat'.

Ĉipa bilet',
Mez-klasa vagon',
Kroma kupon'
Por nemanĝebla kotlet'…
Kredis ni je misopini',
Dum la vivo bolis sen ni.
cxipa_bilet.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)