Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxirkaux_la_terminara_tablo

Ĉirkaŭ la terminara tablo

Muzikolaŭ la dana melodio: “I skoven skulle være gilde!”
E-tekstoPoul Thorsen
MIDIcxirkaux_la_terminara.mid

Notoj: Poul Thorsen sciis multegon pri fungoj, kaj li verkis multajn kantojn, novelojn kaj artikolojn pri la temo. Li (kaj lia edzino Roma) multfoje partoprenis en ekskursoj pri fungoj en- kaj eksterlande.

Teksto

En mezo de l'arbaro
ni sidas dum parol'
pri fungo-terminaro
laŭ nomoj de l' popol'
Ĉirkaŭ la ronda tablo
ni studas laŭ kapablo,
kaj frapo de la klabo
./.admonas al la kapo.

El micelio kreskas
la stipo kun ĉapel'
koloroj pli atestas
ol tuboj kaj lamel'.
Vualo, velo, ringo
aŭ lakto por distingo,
kaj frapo de la klabo
./.admonas al la kapo.

La poroj kaj la sporoj,
la skvamoj kaj la ŝlim'
okupas nin dum horoj
latina fakesprim'.
Ne gravas la fetoro
de galo kaj de kloro,
kaj frapo de la klabo
./. admonas al la kapo.

Manĝebla aŭ venena?
Ne stultu pri gustum'!
En Terminara Plena
nenio pri konsum'.
En fungo-ring' sorĉiste
terminas ni persiste
kaj frapo de la klubo
./.admonas al la kapo.

cxirkaux_la_terminara_tablo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)