Ĉu vi kredas?

TekstoIgorj Koĥanovskij
MuzikoAleksej Ribnikov
E-tekstoLusi RIMON

Kanto el la rusa filmo “Большое космическое путешествие” (Granda kosma vojaĝo).

Teksto

Em Mi rimarkis unufoje, D Ke dum vintro la siringo Am Blanke floris kvazaŭ maje, C Em Ĉu vi kredas min aŭ ne? A Em Kredas al mi aŭ ne?

Mi al vi sendube kredas,
Kial mi ne estu certa?
Ankaŭ mi tion ĉi vidis,
Estu ĝi por ni sekret'
Mia kaj via sekret'.

Kaj okazis denelonge
Ke la luno inter branĉoj
En misvojo haltis dorme,
Ĉu vi kredas min aŭ ne?
Kredas al mi aŭ ne?

Mi al vi sendube kredas,
Ankaŭ mem mi tion vidis
El fenestro dumvespere,
Estu tio la sekret'.
Mia kaj via sekret'.

Mi observis stelfaladon
Sur ĉielo blu-krepuska,
Kaj du steloj flugis kune,
Ĉu vi kredas min aŭ ne?
Kredas al mi aŭ ne?

Mi al vi sendube kredas,
Kial mi ne estu certa?
Ankaŭ mi tion ĉi vidis,
Estu ĝi por ni sekret'
Mia kaj via sekret'.

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Ĉu vi kredas? (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net