Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxu_vi_pentas

Ĉu vi pentas?

Teksto/MuzikoBorje LUND
KantasPersone

Teksto

•>eôbo<• karaokeo

Ĉu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la rekrutad' vi ja vere vervis
Tiam pensis vi “mi fariĝos viro”
Rampis kun fier' tra la kot' kaj ŝmiro
Ho! kia malbonŝanc' startas nun milito
Ĉu surpriziĝas vi? Ha, kia hipokrito!
Nun pafas vi al land' kie vi jam estis
Jes, vi vizitis ĝin, kaj vi tie festis en la I.J.K.

Ĉu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la bombatak' vi ja vere nervis
Nun malamikarme' venas kun impeto
Saltu el la fosaĵ' levu bajoneton
Fimalamiksoldat' frapas vin altere
Lian indulgon nun petas vi sincere
Kaj li retenas sin kvankam li pikontis
Kaj vi rekonas lin, vi lin jam renkontis en la I.J.K.

Cxu vi pentas

cxu_vi_pentas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)