Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxu_vi_volas_danci

Ĉu Vi Volas Danci?

KantasJoMo

Teksto

Ĉu vi volas danci en granda rondo
inter homoj de la tuta mondo?
Knanjo, ĉu vi volas danci?

Ĉu vi volas danci sub luna lumo?
Amuziĝi laŭ la ritma drumo?
Knanjo, ĉu vi volas danci?

Refreno:

Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi, ĉu, ĉu volas vi?
Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi, ĉu, ĉu volas vi?
Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi volas danci?

Ĉu vi volas danci kaj preni manon?
Ĉar dancado bonigas sanon.
Knanjo, ĉu vi volas danci?

Ĉu vi volas danci tiel senĉese
Min brakumi ege karese
Knanjo, ĉu vi volas danci?

Refreno (2-foje)

Ĉu vi volas danci en granda rondo
inter homoj de la tuta mondo?
Knanjo, ĉu vi volas danci?

Ĉu vi volas danci sub luna lumo?
Amuziĝi laŭ la ritma drumo?
Knanjo, ĉu vi volas danci?

Refreno (4-foje)

Ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci?

Eksteraj ligoj

cxu_vi_volas_danci.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)