Tipo | traduko |
---|
Tra densaj nebul', tra malhela nubar'
Ekflamas el malproksimec'
Al ni mizeruloj matenradiar',
Ĝi promesas al ni liberec',
Rekantaĵo:
/: Kunigas nin amo, komuna mizer',
Forigi suferon de l' ter'. :/
Ne plu kiel sklavoj ni servos vin,
Ni celas al homegalec'.
Malgraŭ kalumnio ĉirkaŭas nin
Ni venkos pri fimensogec'.
Rekantaĵo
La ĉenojn forĝitajn de ekspluatantar'
Disrompu sentime, perfort'!
Kunigu al forta gebatalantar',
Forigu ĝisnunan la sort'!
Rekantaĵo
Antaŭen gefratoj al sankta batal',
Nin gvidu la amo, fratec'!
Atentu! Ĵus sonas la lasta signal'.
Privenku la klastiranec'!
Rekantaĵo