Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dana_socialista_marsxkanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Dana socialista marŝkanto

Tipotraduko

Teksto

Tra densaj nebul', tra malhela nubar'
Ekflamas el malproksimec'
Al ni mizeruloj matenradiar',
Ĝi promesas al ni liberec',

Rekantaĵo:
/: Kunigas nin amo, komuna mizer',
Forigi suferon de l' ter'. :/

Ne plu kiel sklavoj ni servos vin,
Ni celas al homegalec'.
Malgraŭ kalumnio ĉirkaŭas nin
Ni venkos pri fimensogec'.

Rekantaĵo

La ĉenojn forĝitajn de ekspluatantar'
Disrompu sentime, perfort'!
Kunigu al forta gebatalantar',
Forigu ĝisnunan la sort'!

Rekantaĵo

Antaŭen gefratoj al sankta batal',
Nin gvidu la amo, fratec'!
Atentu! Ĵus sonas la lasta signal'.
Privenku la klastiranec'!

Rekantaĵo

dana_socialista_marsxkanto.1371576937.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)