Uzantaj iloj

Retejaj iloj


danco_de_gajaj_anasetoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Danco de gajaj anasetoj

TekstoRenata MUĤA
Muziko?
E-tekstoLusi RIMON

Traduko de infana kanto “Танец утят”.

Teksto

Dancu ĉiu anaset',
Forte frapu per pied',
Forte frapu per pied',
- kva - kva, tret - tret!

Vigle skuu la vostet',
Kaj ekpaŝu en retret',
Kaj ekpaŝu en retret',
- kva - kva, tret - tret!

Refreno:

Ĉi momente lasas zorgi ni pri lac',
Nun la anasetoj ni estas ĝojaj
en ronda danc'!

Estas bona la veter',
Faru kolon de l'anser',
Faru kolon de l'anser',
- jen tia er'!

Ankaŭ plumpa Rinocer',
En ĉi tiu manier'
Dancas kune en sincer'
- kva - kva, senper'!

Refreno

Dancu gaje anaset',
Svingu voston por ripet',
Svingu voston por ripet',
- kva - kva, tret - tret!

Eĉ kaduka Koboldet',
Saltas kvazaŭ en balet',
Movas sin sen longa pet',
- kva - kva, tret - tret!

Refreno

Dancas nuboj kaj river',
Dancas suno en super',
Dancas suno en super',
- kva - kva, en ver'!

Ankaŭ peza Rinocer',
La plej dika ekzempler',
Iras danci kun fier',
- kva - kva, en ver'!

Refreno

Brave paŝu anaset',
Movu kolon en koket',
Movu kolon en koket',
- paŝet' - retret'!

Vi ripetu en liber',
Kion faras la partner'.
Tuj imitu manier'
- post la aper'!

Refreno

Estas bona sen obĵet'
Danco de la anaset',
Nun ni konas la sekret'
- de la impet'!

Konatulo Rinocer',
En la ĝoja atmosfer'
Lernas danci kun prosper'
- jen la afer'!

Eksteraj ligoj

danco_de_gajaj_anasetoj.1198843558.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)