Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dancu_dancu

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Dancu, dancu

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoTomaš PUMPR
E-teksto 2J. V. Dolinský
Origina titoloTancuj tancuj vykrúcaj
MIDIdancu_dancu.mid

Teksto

Dancu, dancu, movu vin, movu vin,
Preter forno ŝovu vin, ŝovu vin,
Ĉe malvarmo multe pli, multe pli
Ol kusenoj servas ĝi servas ĝi.

Refreno:

Tra la, la la, tra la, la la
la la, la la, la la la, la la la

Ĉe kazerno gardis mi, gardis mi,
Truan jakon havis mi, havis mi,
Nokta pluvo rosis min, rosis min,
Ĝis mateno frostis mi, forstis mi.

Refreno

Teksto 2

Dancu, dancu, dancigu, dancigu,
fornon nur ne faligu, faligu,
forno vintre ja bonos, ja bonas,
varmon sole ĝi donas, ĝi donas.
La-la-la-la, la-la-la-la,
la-la-la-la, la-la-la-la.

Gardostaras kadeto, kadeto,
en flikita jaketo, jaketo;
dum li nokte paradis, paradis,
roso sur lin faladis, faladis.
La-la-la-la, la-la-la-la,
la-la-la-la, la-la-la-la.

Ciganinon cigano, cigano,
batis per zonrimeno, rimeno,
kaj ŝi poste pelis lin, pelis lin,
kure ĝis la vilaĝfin’, vilaĝfin’
La-la-la-la, la-la-la-la,
la-la-la-la, la-la-la-la.

dancu_dancu.1283697890.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)