Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dancu_dancu

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Dancu, dancu

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloTancuj, tancuj, vykrúcaj
MIDIdancu_dancu.mid

Teksto 1

E-tekstoTomáš PUMPR

Dancu, dancu, movu vin, movu vin,
Preter forno ŝovu vin, ŝovu vin,
Ĉe malvarmo multe pli, multe pli
Ol kusenoj servas ĝi servas ĝi.

Refreno:
Tra la, la la, tra la, la la
la la, la la, la la la, la la la

Ĉe kazerno gardis mi, gardis mi,
Truan jakon havis mi, havis mi,
Nokta pluvo rosis min, rosis min,
Ĝis mateno frostis mi, forstis mi.

Refreno

Teksto 2

E-tekstoJán VALAŠŤAN - DOLINSKÝ (la 1a kaj 2a strofoj) kaj Eduard V. TVAROŽEK (la 3a kaj 4a strofoj)]]

Dancu, dancu, dancigu, dancigu,
fornon nur ne faligu, faligu,
forno vintre ja bonos, ja bonas,
varmon sole ĝi donas, ĝi donas.

Refreno
La-la-la-la, la-la-la-la,
la-la-la-la, la-la-la-la.

Gardostaras kadeto, kadeto,
en flikita jaketo, jaketo;
dum li nokte paradis, paradis,
roso sur lin faladis, faladis.

Refreno

Ciganinon cigano, cigano,
batis per zonrimeno, rimeno,
kaj ŝi poste pelis lin, pelis lin,
kure ĝis la vilaĝfin’, vilaĝfin’

Refreno

Ciganinon knabino, knabino
pretegadis sen fino, sen fino:
„Sorĉu al mi amaton, amaton
vi ricevos dukaton, dukaton.“

Refreno

Teksto 3

Dancu, dancu, [: ne staru :]!
Nur ke forno [: ne falu :]!
Vintre forno [: tre gravas :] -
liton ĉiu [: ne havas :]!

Refreno
La-la-la-la, la-la-la-la,
la-la-la-la, la-la-la-la.

Staras gard‘ [: je hor‘frua :],
la soldat‘ en [: jak‘ trua :],
de vesper‘ ĝis [: tag‘ ruĝas :],
malgraŭ ke lin [: ros‘ duŝas :].

Refreno

Ciganino [: vi eta :],
kun donac‘ mi [: vin petas:]:
havas vi ja /sorĉilon :],
sorĉu al mi [: tuj viron :].

Refreno

Ke cigano [: ŝin batas :]
ciganino [: ne ŝatas :];
per forkego [: enmane :]
ŝi regalas [: lin same :]!

Teksto 4

Dancu, dancu [: en turno :],
sed atentu [: pri forno :],
vintre varma [: ĝi estos :],
sen kusen’ eĉ [: ni festos :].

Refreno
La-la-la-la, la-la-la-la,
la-la-la-la, la-la-la-la.

De vesper’ [: ĝis mateno :]
en truplena [: mantelo :]
la soldato [: gardstaris :],
ĉiam sur lin [: ros’ falis :].

Refreno

Al ciganoj [: mi iris :],
„Ciganino“, [: mi diris :],
„jen vi prenu [: bluzeton :],
kaj alsorĉu [: fraŭleton :]“.

Refreno

„Por sorĉado, [: ho, kara :],
vi ne estu [: avara :],
venos fraŭlo [: impona :],
bela, juna, [: tre bona :]“!

Refreno

Batis inon [: cigano :]
en hejmvesto [: sen lano :],
batis ino [: ciganon :],
uzis forkon kaj [: manon :].

Refreno

Teksto 5

Dancu, dancu, turnu vin,
fornon ne forŝovu ĝin,
ĉar necesas vintre ĝi
same, kiel lit’ al mi.

Refreno
La-la-la-la, la-la-la-la,
la-la-la-la, la-la-la-la.

Kaj soldat’ gardstaras li,
la mantel’ - kun truoj ĝi.
Staras ĝis la nokta fin’,
kovras jam la roso lin.

Refreno

Ciganinon batis li,
al surtut’ la edz’ de ŝi.
Tamen tuj ŝi venĝis sin,
per forkeg’ rebatis lin.

Refreno

Teksto 6

Dancu, dancu ni ronde, malpeze,
ne faligu la fornon enmeze!
Bona forno dum vintro tre gravas
vi lanugon ne havas!

Tra la la la…

Staras garde soldato kovrita
per mantelo malnova ŝirita.
De vespero ĝis fruo, ĝis fruo
ros' lin kovras ĝis ŝuo, ĝis ŝuo.

dancu_dancu.1294359472.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)