Dankon

Teksto

Pro ĉiu bela vort'
Al mi el koro via,
Pro milda la rigard',
Kaj rid' jen danko mia.

Malmulta ĝoj' kaj bon'
en vivo nia estas,
Kaj se aperas sun'
Post nubo tuj forestas.

Kaj vi en mia kor'
Ja estis sun' magia,
Ĉi danko, jen al vi,
El tuta koro mia.

QR-Kodo
QR-Kodo Dankon (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net