Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dankon_al_la_vivo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Dankon al la vivo

Muziko, originala teksto, originala plenumoVioleta Parra
Tipotraduko

Tre fama kanto, iomete adaptita en la esperanta traduko.
Ĝin kantis ankaŭ Joan Baez, Maria Dolores Pradera, U2, Mercedes Sosa, Elis Regina, Colette Magny kaj Maria Farandouri, Florent Pagny, ktp.

Traduko 1

Esperanta tekstoFrancesco PIGNATELLI

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis okulojn kaj kiam malfermas
ilin distingas mi nigron de blanko
kaj en alta ĉielo nokton stelplenan
kaj en granda amaso viron al mi karan.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la sonon kaj la skribkapablon
kune kun la vortoj pensataj plengorĝe
filo panjo amiko lum' kaj esperanto
kaj l' anima vivo de mia granda amo.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis flugilojn al miaj piedoj lacaj
per ili vizitis mi marojn kun landoj
urbojn dezertojn arbarojn kaj montojn
kaj la straton vian, la korton, vian hejmon.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la koron kiu forte pulsadas
kiam miras mi fruktojn de l' cerebro homa
kiam miras mi bonon disde la malbono
kiam miras mi la fundon de rigard' via klara.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la ĉielon kaj sub volvo ĝia
matene vespere kantas fringeloj
paseroj kardeloj hirundoj kaj griloj
kaj la dolĉa voĉo de mia vir' amata.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la ridon kaj ĝi donis ploron
mi tiel distingas de l' ĝojo doloron
la du elementojn naskantajn mian kanton
kaj la kanton de vi mem kaj mian saman kanton
kaj la kanton de ĉiuj, ĝi estas mia kanto.

  1. Fine de la paĝo difinu etikedojn, nepraj:
dankon_al_la_vivo.1357991604.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 12:43 (ekstera redakto)