Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Vibes Builder |
---|---|
Esperanta teksto | Jonny M |
Tipo | nova teksto |
Refreno:
Mi volas diri dankon
al miaj plej bonaj amikoj en la mondo
Do dankon! ke vi ĉiam ĉeestas kun mi!
En mia vivo, multe okazis, multe sukcesis,
kaj mia fido per bonaj amikoj kreskis
Estis longa vojo sed la povo de la homoj
kreis propran mondon kun belaj sonoj
kun kelkaj malfortoj, tion mi konfesas
sed ni povos ŝanĝi tion, mi promesas, jes ja
Refreno
Do, dankon al Flo,
la kreinto de Vinilkosmo,
ununura eo-eldonejo
indas por nia muzik’ la vendejo
Kaj dankon al Leo Sakaguĉi,
DoĴo Esperanta kiu povas tuŝi
vin per sia muzik’, kia bona rim’ ĉar
li estas bonega amik’!
Dankon al Pafklik’ kaj Eterne Rima,
vi kaj JoMo faras bonan muzikon,
DĴ Gunnar, Kimo, kaj Dolĉamar’
do ĝis la venonta rekontiĝo
Mojosecon kaj muzikon
tiu moto ĝustas laŭ mia opinio
ĉu vi divenis, kiu estas tiu?
ankaŭ dankon al Muzaiko
Dankon krokodilo, kaj naciaj parolantoj
kaj por ĉiuj kiuj lernas Esperanton
Kaj finfine mi diras dankon
al la Movado, estu tiu kanto ĉar mi volas diri dankon
Refreno
Mi volas diri dankon
al Varsovia Vent’ kaj aliaj elsendejoj
la GEJ, TEJO, IJK, la JES, FESTO, ktp.
Herzberg am Harz, dankon pro la
ĉiama subteno de nia movad’
Dankon pro la lingvaj insuloj, kaj
mi dankas niajn sprititistajn pensulojn
Refreno
Dankon al Ludoviko kaj ĉiu malrealigita milito,
kaj ĉiu Esperanta ligilo dank’ al ret’ kaj ĉiu homa konatigilo
Refreno