Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dedicxa_diro

Dediĉa diro

Esperanta tekstoKarl WANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

(Al Universala Esperanto-Asocio)

Ne povas mi subteni vin per mono.
Kruela sorto faris min malriĉa.
Sed se ĉi tiu tre modesta dono
Kun mia diro kora kaj dediĉa
Vin iom plaĉi kaj ĝojigi povas
Kaj vi ĝin taŭga por utili trovas,
Sciiĝu, ke por kunlabor' poeta
Mi ankaŭ plue ĉiam estos preta.
Grava tasko staras antaŭ vi.
Helpu ĉiu kun fervoro,
Ke sukcesu ĉiam pli
Via multvalora plulaboro.

dedicxa_diro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)