Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dek_klubanoj

Dek klubanoj

MuzikoGeorgo HANDZLIK
Esperanta tekstoGeorgo HANDZLIK
PlenumoGeorgo HANDZLIK

Georgo Handzlik estas pola kantisto de Esperanto-kantoj. Foje oni lin nomas la “Bardo sen barbo”, lia kromnomo, laŭ unu el liaj kantoj.

Teksto

balado-dek-klubanoj-spartito0001.jpg
Dek klubanoj kunvenadis
En la klubo “Verda Stel’ ”
Kaj elekti prezidanton
Estis ties ĉefa cel’.
Kaj kverelis, babiladis,
Kafumadis, ktp.
Unu diris: Adiaŭ!
Kaj restis nur klubanoj naŭ.

Sed aliaj ĉiam ridis
Pri l’ ideo kaj la klub’.
Iun timigis stulta mok’
Kaj estis nur klubanoj ok’.

Ĉiuj laboris tre fervore,
Sindoneme, tamen, sed,
Al John naskiĝis eta beb’
Kaj restis nur klubanoj sep.

Kune planis forvojaĝi,
Sed al iu mankis mon’
Por vojaĝi al kongres’
Kaj restis nur klubanoj ses.

Sed Mark’ prenis jakon, ĉapon,
Ĉar ekvidis knabo, ke
Ekstere staras belulin’
Kaj restis nur klubanoj kvin.

Tamen Ĵak – samideano
Antaŭ venis al la klub’
Vodkon aĉetis en stratbar’
Kaj restis nur klubanoj kvar.

Kvar kverelis, kiu estos
De la klubo prezidant’
Iu laŭtblasfemis: Fi’ !
Kaj restis nur klubanoj tri.

Iufoje dum ses horoj
Ĉarma daŭris la preleg’,
Unu mortis pro enu’
Kaj restis nur klubanoj du.

Unu vangofrapis duan
Ĝis evidenta senkonsci’
Kaj tiam glore, plenhonore
Prezidanto restis mi.

Eksteraj ligoj

dek_klubanoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)