Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dek_mil_mejlojn_for

Dek mil mejlojn for

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIdek_mil_mejlojn_for.mid

Teksto

Mi preĝas por fortika barko kun gaja ŝipanar',
Kaj ke bona vento portu min sekure sur la mar';
Sekure sur la blua mar' al la amatin' de l'kor',
En punlabora ŝip' ŝi iris dek mil mejlojn for.

Ŝi havas jarojn dek kaj sep kaj belega estas ŝi,
La okuloj briliantas, espereble nur por mi.
Mi kredas ke ŝi amas min malgraŭ nekonstanta kor',
Sed ŝi verŝajne min forgesos dek mil mejlojn for.

Mi kun malĝojo vidis ŝin sur la kajo de l' haven',
Portis ŝi ĉifonojn kaj sur ambaŭ kruroj estis ĉen'.
Ligiĝi per pezega ĉen' estas por krimul' la mor',
Al mi ŝi diris, “min memoru dek mil mejlojn for.”

Tre baldaŭ velveturos mi sur la vasta ocean',
Kun aliaj kondamnitoj kaj kruela kapitan'.
Li donos al ni multe da suferado kaj dolor',
Ĝis vidos ni Van-Dimenz-Landon1) dek mil mejlojn for.

1)
Van-Dimenz-Lando = Punlabor-insulo, nun Tasmanio.
dek_mil_mejlojn_for.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)