Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko kaj vortoj de Jxormart Amzeev
Delonge vivas mi trankvile
Surprizojn jam ne havas mi
Kaj preskaû mi humilas
Pri viva ironi'.
Mi havas grizkoloran veston
Por ĉiutage vesti min
Kaj malproksime estas
De grizaj tagoj fin'.
Refreno:
Mi jam delonge ne donacis
al iu ruĝajn florojn, sed
espero min kuracas.
Subtenas sole kred'.
Mi scias en la mondo estas
koloro nigra de malĝoj'.
Pli ofte ĝin ol festojn
renkontis mi en voj'.
Jen vintra vojo, jen somera.
Mi preskaû meze estas nun.
Min gvidas nur espero.
Nur verda, verda lum'.
Refreno