Uzantaj iloj

Retejaj iloj


denove_la_mallumo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

KAJ DENOVE LA MALLUMO

MuzikoRoberto PIGRO
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoRoberto PIGRO
Tipooriginala Esperanta kanto
Originala plenumoRoberto PIGRO
Originala tekstoRoberto PIGRO

Nova kanto en Esperanto, verkita, aranĝita kaj kantita de Roberto Pigro.

Teksto

Kio okazis al vi?
Kio nubigas vian belan vizaĝon?
Kvazaŭ sun’ en la ĉiel’,
ie malaperis via dolĉa rigardo.

Tion flustru al mi,
kion mi legas jam sur via vizaĝo.
Tio pli bonfartigos vin
kaj reestablos vian mildan rigardon,

kiun mi tiom amas,
kiun mi tiom ŝatas,
kiun mi tiom volas,
kiun mi bezonas.

La viv’ ne ĉiam estas rekta strato,
sed kurboj igas elvoka ĉiun pejzaĝon…

Kaj denove la mallumon sekvas sunleviĝo
kaj super via kapo ree brilas lumo,
jenas kroma tago, jen nova itinero
al certe pli gaja morgaŭo…

Ĉion vi flustris al mi,
kion mi legis jam sur via vizaĝo.
Tio pli bonfartigis vin
kaj reestablis vian mildan rigardon,

kiun mi tiom amas,
kiun mi tiom ŝatas,
kiun mi tiom volas,
kiun mi bezonas.

La viv’ ne ĉiam estas rekta strato,
sed kurboj igas unika ĉiun pejzaĝon…

Kaj denove la mallumon sekvas sunleviĝo
kaj super via kapo ree brilas lumo,
jenas kroma tago, jen nova itinero
al certe pli gaja morgaŭo…


Ĉar denove la mallumo naskos sunleviĝon
kaj super via kapo reaperos lumo,
ekos nova tago, kun kroma itinero
al certe pli bona morgaŭo…

https://www.youtube.com/watch?v=xLy3KmAGWAs

denove_la_mallumo.1618659905.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)