Uzantaj iloj

Retejaj iloj


desperanto



Desperanto

Teksto

Denove ami – estus nur ofend',
Ĉar trankvilegas mia kor' granita,
Ĉar mia amo estus “second hand”1), (2-foje)
La milan fojon io ripetita.

Eĉ amkonfes' – ĝi estus intervju'
De l' koro ŝtona kun la menso frida.
Ĉar mia amo estus “déjà vu”,2) (2-foje)
Nekapteblaĵo el pasint' acida.

Kaj amsopiro estus nur delir',
Ĉar amo trompis min, kaj sentoj strasis,
Ĉar mia amo estus nur martir'. (2-foje)
“Ja vas ljubil… ljubil…”3) Jes, ĉio pasis.

MIDI-dosiero

1)
angle: brokantaĵo
2)
france: jam vidita/paramnezio
3)
ruse: Mi vin amis … amis
desperanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)