Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dio_mortis

Dio mortis

TekstoFrancesco GUCCINI
MuzikoDe PONTI
E-tekstoGiuseppe CASTELLI

Origina titolo: Dio e morto

Teksto

Mi vidis
homojn de mia sama aĝo, kiuj iris
laŭ tiuj vojoj kondukantaj al nenio;
ilia revo al frenezo ilin tiris,
dum ili serĉis tiun ion netroveblan
en ĉi tiu laca mond',
laŭ noktoj kiujn malsekigas alkoholo,
en tiuj ĉambroj transformitaj per pilolo,
en tiu ĉi tutmonda urbo,
ties nuboj, ties fum',
ĉu kontraŭstari aŭ engluti nian civilecon plu?
Kaj Dio mortis,
ĉe l’ randoj de la stratoj Dio mortis,
ĉe l’ partpagitaj aŭtoj Dio mortis,
ĉe la someraj mitoj Dio mortis.
Mi aŭdis
ke tiu ĉi generacio ne plu kredas
je ĉio, kio de tro longe nin obsedas,
eternaj mitoj de herooj kaj patrujo,
ĉar estas tempo jam por nei la malveron,
ĉiujn kredojn tiajn ĉi,
kredojn faritajn el kutim' kaj malespero,
la politikon nuriĝintan kariero,
la dignon plenan je malpleno,
la burĝan penon por la mono,
la hipokriton de l' fidelaj
subtenantoj de la bono;
kaj Dio mortis,
en ĉiu koncentrejo Dio mortis,
Kun ĉiu rasa mito Dio mortis,
en ĉiu partiejo Dio mortis.
Mi pensas
ke tiu ĉi generacio estas preta
por nova mondo, por espero ĵus naskita,
por estonteco jam ĉemana,
por senarmilaj ribel-agoj,
ĉar ĉiuj ni jam scias bone
ke Dio mortas dum tri tagoj
kaj revivas,
en nia nura kredo Dio vivas,
en nia nura volo Dio vivas,
en la morgaŭa mondo Dio vivas.

dio_mortis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)