Diras ĉiuj homoj

Origina titoloVšetci ľudia povedajú
Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoEduard Vladimír TVAROŽEK
MIDIdiras_cxiuj_homoj.mid
KantisQexteto Esperanto

Teksto

Diras ĉuj homoj, ke mi
amas muelistinon,
diras ĉiuj homoj, ke mi
amas muelistinon,
sed mi ŝin ne amas, nur
ŝin vidi ŝatas. Kaj kial?
Ĉar ŝi ringon en la orel'
havas, jes, jes, jes,
ĉar ŝi ringon en la orel' havas.

Diras ĉiuj homoj, ke mi
ege ŝatas vineton,
ja ĝi donas bonhumoron
kaj ĝojigas koreton.
Mia kor' malsanas,
kuracado vanas. Kaj kial?
Ĉar la muelistin'
min ne amas, ne, ne, ne,
ĉar la muelistin' min ne amas.

Verŝu da vin‘, drinkejestrin‘,
verŝu al mi lastfoje,
ĉar, amikoj, mi jam baldaŭ vin
forlasos malĝoje.
Min en tombon metu,
ĉiuj bone fartu. Kaj poste?
Ĉe vineto pri mi rememoru kaj de mi
mian muelistinon salutu!

QR-Kodo
QR-Kodo Diras ĉiuj homoj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net