Uzantaj iloj

Retejaj iloj


diras_cxiuj_homoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Diras ĉiuj homoj

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoEduard Vladimír Tvarožek
Origina titoloVšetci ľudia povedajú
MIDIdiras_cxiuj_homoj.mid

Teksto

Diras ĉuj homoj, ke mi
amas muelistinon,
diras ĉiuj homoj, ke mi
amas muelistinon,
sed mi ŝin ne amas, nur
ŝin vidi ŝatas. Kaj kial?
Ĉar ŝi ringon en la orel'
havas, jes, jes, jes,
ĉar ŝi ringon en la orel' havas.

Diras ĉiuj homoj, ke mi
ege ŝatas vineton,
ja ĝi donas bonhumoron
kaj ĝojigas koreton.
Mia kor' malsanas,
kuracado vanas. Kaj kial?
Ĉar la muelistin'
min ne amas, ne, ne, ne,
ĉar la muelistin' min ne amas.

diras_cxiuj_homoj.1291332668.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)