Uzantaj iloj

Retejaj iloj


disfaluntoj

Enhavtabelo

Disfaluntoj

TekstoTomas FREJARÖ
MuzikoTomas FREJARÖ
KantasLa Perdita Generacio (Anna)

Akordoj

Bb∆7 F/A Gm7 A7
F Dm Am C7 Gm9
:F Dm Am Bb∆7:

Teksto

post ekstazo
kaj vi dormas
miaj sataj lipoj formas
pretersonajn vortojn
por la stelo en fenestro
por la nokta vintrorkestro
kaj por vi
dormantaj apud mi

unue, laste kaj ĉiame
grave, lude, tabasame
en magiaj kortoj
por la aĵoj forvestitaj
por la revoj ricevitaj
kaj por vi
dormantaj apud mi

disfaluntoj disfaligatis
ni perdiĝis kaj ni ŝatis
esti Di'
esti apud si

disfaluntoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)